Márton Kerecsendi Kiss

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Márton Kerecsendi Kiss
Personaj informoj
Naskonomo Kis Márton István
Naskiĝo la  28-an de junio 1917(nun 1917-06-28)
en Hungario Kerecsend (Hungario)
Morto la 23-an de februaro 1990
en Usono Cleveland (Ohio, Usono)
v  d  r
Information icon.svg

Márton Kerecsendi Kiss [kereĉendi kiŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Kerecsendi Kiss Márton,Kerecsendi-Kiss Márton estis hungara verkisto, poeto, redaktoro. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima sinsekvo) Kis Márton István.

Márton Kerecsendi Kiss [1] naskiĝis la 28-an de junio 1917 en Kerecsend (Hungario), li mortis la 23-an de februaro 1990 en Cleveland (Ohio, Usono).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Márton Kerecsendi Kiss lernis en Győr kaj Eger, poste li akiris pedagogian diplomon en Budapeŝto. Li ekinstruis en Gánt, poste en Bicske kie ekde 1938 li faris la unuan ciganan lernejon de la lando. En la fruaj 1940-aj jaroj liaj kontribuoj aperis en gazetoj. En 1944 li edziĝis, en la sekva jaro li rifuĝis al Germanio, poste al Italio, en 1947 al Argentino. Intertempe li estis deklarita milita krimulo en Hungario. Ekde 1957 li vivis en Kanado, ekde 1962 en Cleveland. En la menciitaj landoj li redaktis hungarligvajn gazetojn. Li ricevis premion en 1973.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Vándorévek (poemoj, Székesfehérvár, 1941)
  • A harmincadik - teatraĵo prezentita en du teatroj en Budapeŝto, scenarlibro en 1943
  • Emlékkönyv (noveloj, raportoj, Cleveland, 1972)
  • Rőzseparázs (poemoj, Toronto, 1976)
  • Vándorévek (elektitaj poemoj, Budapeŝto, 1994)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.