Mátyás Pribojszky

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mátyás Pribojszky
Mátyás Pribojszky
Mátyás Pribojszky
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1931 (1931-06-24)
Morto 17-an de oktobro 2014 (2014-10-17) (83-jara)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Eszter Petrozsényi
Okupo
Okupo verkisto
Information icon.svg
vdr

Mátyás Pribojszky [mAtjAŝ pribojski], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Pribojszky Mátyás estis hungara citristo, orkestrestro, verkisto.

Mátyás Pribojszky en 2011

Mátyás Pribojszky[1] naskiĝis la 24-an de julio 1931 en Okány, li mortis la 17-an de oktobro 2014.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pri lernojaroj de Mátyás Pribojszky mankas informoj, nur estas sciata, ke li studis teknologion, poste li estis maŝinisto pri turbinoj en la industrio 2 jardekojn. Li estis memlernanto pri muziko kaj citro. Li evoluis novan teknikon, anstataŭ plumo li senpere tuŝis la kordojn. Li prezentis ĝin kun sukcesoj en popolmuzika festivalo en Kecskemét en 1969. Pro la sukcesoj li libertempe instruis citroludon, krome li prezentis ne nur popolmuzikon, krome ankaŭ klasikan muzikon ekde la 1980-aj jaroj. En 1972 li estis nomumita profesia citristo, la unua en Hungario. En 1981 li fondis citristan klubon, kiun li gvidis ĝis 1993. Li faris koncertojn ankaŭ en Eŭropo, Nord-Ameriko kaj Japanio. En la 1980-aj jaroj li prezentis sin, kiel verkisto. En 1983 li fondis citrorkestron, la unuan en Hungario. Post 3 jaroj la orkestro ricevis la ĉefpremion en monda festivalo en Logroño. En 2005 li translokiĝis al Tata (Hungario). Li ricevis 2 premiojn en 2001 kaj 2014. Li havis edzinon.

Elektitaj muzikaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Citera-iskola: kezdők részére (Citrolernejo por komencantoj)
  • A citeramozgalomról (Pri movado de citristoj, 1982)

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Csoda Józsefvárosban (novelaro, 1995)
  • Zendülés New Hungárián (noveloj, romanetoj, 1997)
  • Mesék a mából (2007)
  • Menedék (2014)
  • Gondolatunió (2016)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]