Mónika Molnár
Aspekto
| Mónika Molnár | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 28-an de julio 1975 (50-jaraĝa) en Hungario |
| Lingvoj | hungara • Esperanto • itala • franca |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto (1993–) instruisto |
Mónika MOLNÁR (naskiĝis la 28-an de julio 1975 en Hungario kaj pasigis sian infanecon en Csepreg) estas hungara esperantistino kaj diplomita instruistino pri informadiko, la itala lingvo, itala literaturo, kinarto, esperantologio kaj interlingvistiko. Ŝi eklernis Esperanton en 1993. Ŝi nun - jam de multaj jaroj - loĝas en la kantono Neuchâtel kaj laboras en La Chaux-de-Fonds, Svislando. Tie ŝi kunlaboras en la teamo de CDELI, ankaŭ kiel regula kursgvidanto, kaj instruas interalie Esperanton al infanoj en la lernejo "La Granda Ursino". Ekde multaj jaroj ŝi krome estas ano de la Internacia Ekzamena Komisiono de UEA kaj ILEI, ekz. ankaŭ en la deĵorperiodo 2018-2021.
Distingoj
[redakti | redakti fonton]- 2018: Diplomo pri Elstara Agado
- 2025: Premio Onisaburo Deguĉi[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Premio Deguĉi 2025 al Mónika Molnár Gazetara Komuniko de UEA N-ro 1245 (2025-08-02)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- persona paĝo en la retejo Facebook, interalie kun aktualaj fotoj de la lernejo Grande Ourse (precipe esperante kaj france)
- Mónika Molnár en la Panteono de edukado.net (esperante)
- Lernejo Grande Ourse (france)

