Mór Ráth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mór Ráth
Mór Ráth en 1880
Mór Ráth en 1880
Persona informo
Naskiĝo 29-an de junio 1829 (1829-06-29)
en Szeged
Morto 5-an de februaro 1903 (1903-02-05) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)oj György RáthKároly Ráth
Okupo
Okupo librovendisto • eldonisto
vdr

Mór Ráth [mOr rAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ráth Mór estis hungara eldonisto, librokomercisto. Liaj fratoj estis György Ráth kaj Károly Ráth (entreprenisto).

Mór Ráth[1] naskiĝis la 29-an de junio 1829 en Szeged, li mortis la 5-an de februaro 1903 en Budapeŝto.

Librovendejo de Mór Ráth
Mór Ráth en 1903

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mór Ráth maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis en politeĥniko en Vieno. Hejmenveninta en 1846 li eklaboris en librovendejo en Pest (urbo). Li batalis dum la hungara revolucio de 1848. Post la fiasko (1849) li evitis la kutiman punon kaj laboris plu en la librovendejo en Pest, iom poste ankaŭ eksterlande. En 1857 li malfermis propran librovendejon en Pest, iom poste li okupiĝis ankaŭ pri libroeldonado. Liaj eldonaĵoj ricevis ofte laŭdojn, premiojn. En 1900 pro familia tragedio li freneziĝis.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Irodalmunk terjesztése eszközeiről (1857)
  • Magyar politikai nézetek (1870)
  • Ráth Mór kiadványainak jegyzéke 1857-1887 (1888)
  • Ráth Mór kiadásainak a millenium alkalmával közrebocsátott képes jegyzéke (1896)
  • leteroj al János Arany

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]