Saltu al enhavo

Münchenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Münchenstein (stacidomo).
Münchenstein
Lageto en Münchenstein de la ekspozicio Grün 80
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
DistriktoArlesheim
Koordinatoj 46° 31′ 0″ N 7° 37′ 0″ O / 46.51667 °N, 7.61667 °O / 46.51667; 7.61667 (mapo)Koordinatoj: 46° 31′ 0″ N 7° 37′ 0″ O / 46.51667 °N, 7.61667 °O / 46.51667; 7.61667 (mapo)

Map

Areo7,18 km²
Alteco297 m super marnivelo
Poŝtkodo4142
Komunumkodo2769
Mapo de Münchenstein
v • d • r
la rivero Birs en Münchenstein
Tramlinio 10 en Flüh

Münchenstein estas urbo kaj komunumo en la distrikto Arlesheim kaj en la kantono Bazelo Kampara de Svislando. Laŭ la stato de 2017 en la komunumo vivis 12 203 loĝantoj sur areo de 7,18 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 700 loĝantoj/km². La komunumo Münchenstein situas sude de Bazelo ambaŭ flanke de la rivero Birs. La teritorio limas en la nordokcidento kaj nordo al Bazelo, en oriento al Muttenz, en sudo al Arlesheim, kaj en sudokcidento al Reinach.

Münchenstein disponas pri stacidomo ĉe la ĵurasa fervojo de Bazelo al Delemonto respektive Bielo, kiu estas servata de la regiona trajnlinio S3. Krome la urbo estas ligita per la tramlinioj 10 kaj 11 al la tramreto de Bazelo kaj ankaŭ estas servata de buslinioj.

Per la rapidstrato H18 al Muttenz la urbo estas konektita kun la nacia svisa aŭtovojo A2.

La unua dokumenta mencio de Münchenstein datiĝas el la jaro 1196 kiel Kekingen. La nomo Münchenstein aperas la unua fojon en la jaro 1279 kiel Munchenstein.

En la halego St. Jakobshalle, lime al Bazelo sed grandparte sur la teritorio de Münchenstein, okazis la prezentoj de la finala fazo de la Eŭrovido-Kantokonkurso 2025 en majo 2025.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


la kastelo kaj apuda burga ruino