MUSE (muzeo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
MUSE - muzeo de sciencoj
muzeo
la interno de MUSE
Oficiala nomo: MUSE - Museo delle Scienze
Ŝtato Italio
Regiono Trentino-Sudtirolo
Urbo Trento
Tipo de muzeo Provinca muzeo
Situo Luvro
 - koordinatoj 46° 03′ 46″ N 11° 06′ 52″ O / 46.06278 °N, 11.11444 °O / 46.06278; 11.11444 (mapo)
Estiĝo 27-a de julio 2013
Direktoro Michele Lanzinger
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo
Vikimedia Komunejo: MUSE - Science Museum
Retpaĝo: [1]

La MUSE estas la muzeo de sciencoj de Trento. Ĝi estas situanta tuj sude de la historia palazzo delle Albere, en granda konstruaĵo apud la loĝdoma distrikto Le Albere, ambaŭ dizajnitaj fare de itala arkitekto Renzo Piano. Ĝi estis inaŭgurita la 27-an de julio 2013 kaj estis anstataŭas, la tiaman Tridentinan Muzeon de Naturaj Sciencoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sardagna palaco, la sidloko de la Tridentina Muzeo de Naturaj Sciencoj de 1982 ĝis 2013

En 1846 estis fondata la urba muzeo, nomata Muzeo Trentino, kun la sidejo en Palazzo Salvadori.[1]

En 1964 estis fondata la Museo Tridentino di Scienze Naturali, administre ligita al la aŭtonoma provinco de Trento. En 1982 , ĝi transokiĝis al palazzo Sardagna, kie ĝi restis ĝis 2013.

Naskiĝo de la MUSE[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo de la MUSE dum neĝado

La kreskanta nombro da ekspozicioj kaj de la publiko en la Muzeo de Naturaj Sciencoj evidentigis la bezonon, de nova pli granda sidejo adekvata al la modernaj parametroj de muzeo. Tio kondukis, en 2006, la aprobo fare de la aŭtonoma Provinco de Trento de la projekto de nova konstruaĵo kiu estis konstruita, kiel parto de pli larĝa plano de urba renovigo de la forlasita industria areo, kie ekzistis la fabrikoj Michelin en Trento.

La 27-an de julio 2013, la nova sidejo estis inaŭgurata antaŭ granda publiko,[2] kaj la muzeo estis nomata MUSE - Muzeo de la Sciencoj.

La 26-an de junio 2014, malpli ol dek unu monatoj post la dato de la malfermo, atingis la sojlon de 500 000 pagantaj vizitantoj, iĝante fakte, unu el la plej vizititaj muzeoj en Italio.[3]

La konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La direktoro de la muzeo Michele Lanzinger kaj la arkitekto Renzo Piano 

La konstruaĵo, dizajnita fare de mond-fama arkitekto Renzo Piano, longas 130 metrojn kaj larĝas 35 metrojn Ĝi havas ses etaĝojn, du subteraj kaj kvar ekster tero.  La totala areo egalas al  12.600 kvadrataj metroj, 3.700 de ili estas dediĉitaj al permanentaj ekspozicioj, 500 al portempaj ekspozicioj, aliaj 500 al klasĉambroj kaj didaktikaj laboratorioj, 800 al esploraj laboratorioj kaj 600 al la tropika forcejo, kiu troviĝas je la okcidenta flanko de la muzeo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Mauro Marcantoni, kaj Maria Liana Dinacci (a cura di), Le Albere, la verda kvartalo de Renzo Piano, IASA Eldonoj, Trento, 2011
  • Muse. Muzeo de naturscienco. La arkitekturo de la muzeo klarigis al la vizitantoj de Renzo Piano, Listo, 2013.
  • Maria Liana Dinacci kaj Osvaldo Negra (eds.), La alpa naturo ĉe la tutmonda estonteco: la scienca Muzeo de Trento, kaj la projekto de Renzo Piano Building workshop, Trento, IDESIA: MUSE, 2013
  • Maria Liana Dinacci kaj Osvaldo Negra (eds.), La MUSE inter la sciencoj kaj arkitekturo. Gvidilo al la ekspozicio kaj la projekto de Renzo Piano Building Workshop, Trento, IDESIA, 2014.