Maŭĥaria dinastio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Monero de la reĝo Iśanavarman de la Maŭĥaria dinastio de Kannauj, sukcedantoj de la Guptoj en la Ganga regiono, ĉirkaŭ la jaroj 535-553. La reganto rigardas maldekstren, dum en la Gupta monerstampado la reganto rigardas dekstren. Tio estas eble simbolo de antagonismo kaj rivaleco, videbla ankaŭ en kelkaj similaj moneroj de Toramana.[1]

La Maŭĥaria dinastio estis post-Gupta reĝa dinastio de Barato kiu kontrolis vastajn areojn de Norda Barato dum ĉirkaŭ ses generacioj. Ili estis fruaj vasaloj de Guptoj kaj poste de la dinastio Vardhan de la imperiestro Harŝa. La Maŭĥarioj establis sian sendependecon en Kannauj, dum la 6a jarcento. La dinastio regis super multo de Utar Pradeŝ kaj Magado. Ĉirkaŭ la jaro 606, granda areo de ilia imperio estis rekonkerita de la lastaj Guptoj.[2] Laŭ Huien Tsang, la teritorio eble estis perdita por la reĝo Ŝaŝanko de Gaŭdo, kiu deklaris sendependeco ĉirkaŭ la jaro 600.[3][4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tripathi, Rama S.. (1989) History of Kanauj: To the Moslem Conquest (angle). Motilal Banarsidass Publ.. ISBN 9788120804043.
  2. "Maukhari dynasty (Indian dynasty) - Britannica Online Encyclopedia". Britannica.com. Alirita en 2013-01-26.
  3. Reza, Mohammad Habib; Bandyopadhyay, S.; Mowla, Azizul. "Traces of Buddhist architecture in Gupta and post-Gupta Bengal: evidence from inscriptions and literature". Journal of Eurasian Studies.
  4. Dasgupta, Biplab. "European Trade and Colonial Conquest, Volume 1". Alirita en la 25a de aprilo 2020.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]