Maalbeek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maalbeek
rivereto
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Map
vdr

MaelbeekMaalbeek (flandra prononco: [ˈmaːlbeːk]) estas rojo kiu fluas tra kelkaj municipoj en Bruselo, kiel Etterbeek, Ixelles, St-Josse-ten-Noode, Schaerbeek. Ĝi estas alfluanto de Zenne, kun kiu kuniĝas ĉe Schaerbeek, el sia elfluejo sude ĉe la Abatejo La Cambre. La nomo Maalbeek, signife "rojo de la akvomuelejo"), derivas el la flandraj vortoj "beek" (signife "rojo") kaj "maal" (signife "akvomuelejo"). Molenbeek havas similan derivon. Ĝi estis tegmentita en 1872, kiam estis 58 akvejoj laŭlonge de la rojo. Nuntempe, restas nur ses: nome tiuj de la Abatejo La Cambre; de Ixelles (po du); de la Parko Leopoldo; de la Placo Marie-Louise; kaj de la Parko Josafat.