Madres paralelas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Madres paralelas
filmo
Originala titolo Madres paralelas
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 8 okt. 2021, 27 jan. 2022, 10 mar. 2022
Ĝenro filma dramo
Kameraado José Luis Alcaine
Reĝisoro(j) Pedro Almodóvar
Produktisto(j) Agustín Almodóvar • Esther García Rodríguez
Scenaro Pedro Almodóvar
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Madrido
Muziko de Alberto Iglesias
Rolantoj Penélope Cruz • Rossy de Palma • Aitana Sánchez-Gijón • Milena Smit • Israel Elejalde • Julieta Serrano • Daniela Santiago • Adelfa Calvo • José Javier Domínguez
Produktinta firmao El Deseo 
Sony Pictures 
RTVE 
Remotamente Films
Honorigoj Premio Feroz for Best Supporting Actress • Premio Feroz for Best Original Soundtrack • Volpi Cup for Best Actress
IMDb
vdr

Madres paralelas (Paralelaj patrinoj) estas la titolo de hispana drama filmo de 2021 verkita kaj reĝisorita de Pedro Almodóvar kaj protagonistigita de Penélope Cruz, Milena Smit, Israel Elejalde kun speciala partopreno de Aitana Sánchez-Gijón kaj Rossy de Palma.[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Janis estas profesia fotistino. Lia praavo estis mortpafita en 1936 fare de la partianoj de Franco, dum la Hispana Enlanda Milito. Li kuŝas ankoraŭ en komuna elfosaĵo, kaj ŝi kaj la familio de la aliaj viktimoj deziras elterigi la restaĵojn por havigi al ili pli dignan tombon. Ŝi petas helpon al sia amanto Arturo, jura antropologo, kaj proponas al li prezenti la aferon al specialigita fondaĵo.

Kelkajn monatojn poste, Janis estas graveda de Arturo. Arturo, kiu siavice estas edzo, kies edzino suferas pro kancero, ne deziras, ke ŝi konservu la filon. Ŝi tamen decidas havi ĝin. Naskonta, ŝi renkontas en la hospitalo Ana, adoleskulino kiu same venis naski. Tiuj tagoj en la hospitalo rezultas en forta rilato inter ambaŭ virinoj.

Kelka tempo poste, Arturo vizitas Janis por vidi ilian filinon, kaj li konfesas, ke li ne havas la impreson esti la patro. Li diras, ke li dezirus fari patrecekzamenon, sed Janis tute malakceptas. Tamen ankaŭ ŝi ekdubas kaj decidas fari teston de DNA kiu montras, ke vere ŝi ne estas la biologia patrino de Cecilia.

Kelkajn monatojn poste, Janis renkontas Ana kiu laboras kiel kelnerino en proksima kafejo. Ana diras al ŝi, ke ŝia filino Anita mortis pro subita morto. Vidinte foton de Anita, Janis konvinkiĝas, ke la beboj estis interŝanĝitaj en la hospitalo kaj ke Cecilia estas fakte la filino de Ana.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Penélope Cruz kiel Janis Martínez Moreno
  • Milena Smit kiel Ana Manso Ferreras
  • Israel Elejalde kiel Arturo
  • Aitana Sánchez-Gijón kiel Teresa Ferreras
  • Julieta Serrano kiel Brígida
  • Rossy de Palma kiel Elena
  • Pedro Casablanc kiel la voĉo de la patro de Ana
  • Adelfa Calvo kiel nevino de Brígida
  • Ainhoa Santamaría kiel infanzorgistino
  • Daniela Santiago kiel manekeno
  • Ana Peleteiro kiel manekeno

Analizo[redakti | redakti fonton]

La filmo ricevis diversajn nomumojn kaj premiojn.

La afiŝo por la premiero en kinejoj, montris cicon de mamnutrado, kaj estis eliminita de Instagram, pro ties regularo pri nudeco. La decidon arde kritikis la movadon "Libera el pezón" (Liberigu la cicon), kio rezultis en pardonpeto fare de Instagram.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Almodóvar entre 'Madres paralelas'».[rompita ligilo] La Butaca. El Correo. 26a de marto 2021. Konsultita la 3an de junio 2021.
  2. «Instagram se disculpa por borrar cartel de ‘Madres paralelas’, de Almodóvar, que mostraba un pezón». El Financiero. 12a de aŭgusto 2021. Konsultita la 27an de junio 2023.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Madres paralelas en la hispana Vikipedio.