Mafinsupro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mafinsupro videbla ĉe promenanta virino

Mafinsupro (angle muffin topmuffin-top) estas slanga termino tipe uzata por priskribi la korpan grason de homo, kiu etendiĝas horizontale super la randoj de la talio de strikte adaptitaj pantalonojjupoj, videblaj kiam estas interspaco inter la supra kaj malsupra vesto. La termino estas referenco al la maniero, kiel mafino aperas kiam ĝi estis bakita en mafin-ladujo, tiel ke la supro de la mafino etendas horizontale super kaj ĉirkaŭ la supro de la ladujo aŭ envolvaĵo.

Bibendum de Michelin en 2017.

La diversaj lingvoj uzas diversajn popularajn alproksimiĝojn al tiu universala fenomeno. En la hispana lingvo oni uzas la terminon "michelín" [miĉeLIN] aludanta al la tipa korpostrukturo de la simbola blanka pupo de la fama pneŭfabrikanto Michelin.

En la nederlanda lingvo ili nomiĝas naĝringoj.