Magda Kalmár
Magda Kalmár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de marto 1944 (80-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Miklós Mersei |
Infano | Zsolt Mersei |
Okupo | |
Okupo | operkantisto • concert singer |
Magda KALMÁR,' hungare Kalmár Magda estas hungara operokantistino (soprano).
Magda Kalmár naskiĝis la 4-an de marto 1944 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Magda Kalmár frekventis muzikan lernejon en Budapeŝto. Ŝi komencis sian karieron en 1967 en Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 1972 ŝi atingis la unuan lokon en konkurso en Bratislavo. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2003, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn. Ankaŭ diversaj diskoj gardas ŝiajn kantadojn.
Ŝia repertuaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Gaetano Donizetti: L’elisir d’amore — Adina; Don Pasquale - Norina
- Georges Bizet: Carmen – Micaela
- Wolfgang Amadeus Mozart: Die Zauberflöte – Papagena, Pamina; Così fan tutte - Despina; Don Giovanni - Zerlina
- Gioacchino Rossini: La barbiro de Sevilo – Rosina, Berta
- Giuseppe Verdi: Rigoletto – Gilda