Magda László

El Vikipedio, la libera enciklopedio

LÁSZLÓ Magda [la:slo:] estis hungara operkantistino (soprano) naskita en Marosvásárhely la 14-an de julio 1912 kaj mortinta en Romo la 2-an de aŭgusto 2002. Ŝi estis filino de komponisto, fortepianisto Árpád László.

Kariero

László debutis en la Operejo de Budapeŝto en 1943 en rolo de Amelia Grimaldi (Verdi: Simone Boccanegra). En 1946 ŝi plustudis en Romo en la Muzikakademio Santa Cecilia. Ŝi havigis sian mondfamon fare de aperoj en Germanujo, Nederlando, Svislando kaj Britujo. Ŝi estis konstanta partoprenintino de la muzikfestivaloj internaciaj (Frankfurt, Bergamo, Perugia). En praprezentado de la opero Il prigioniero (La kaptito) de Luigi Dallapiccola (Torino, 1-a de decembro 1949) ŝi kantis la rolon de Patrino kaj ŝi estis la unua Cressida en opero titolita Troilus kaj Cressida de William Turner Walton (Londono, Covent Garden, 1954). En 1955 ŝi aperis en Romo en la Háry János de Zoltán Kodály sub dirigado de Ferenc Fricsay. Ŝi iĝis konata ankaŭ kiel oratori- kaj koncertkantistino.

El ŝiaj roloj

  • Lauretta (Puccini: Gianni Schicchi);
  • Poppea (Monteverdi: L'incoronatione de Poppea);
  • Dorabella Mozart: Cosi fan tutte).
  • Marie (Berg: Wozzeck).

Fonto