Magdeburga folio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Magdeburga folio, subtitole Neregula interreta informilo pri aktualaĵoj el la mondo esperantista, estas gazeteto en formato DIN A5, eldonata en Magdeburg (Germanio), redaktata de Dieter Dungert. Ĝi kutime enhavas aktualajn artikolojn primovadajn kaj prilingvajn, raportojn pri E-aranĝoj, vojaĝraportojn, facilajn legaĵojn kiel instruhelpilojn (ekz. anekdotojn) ktp. Eblas aboni la gazeton senpage en aranĝo PDF, retpoŝte petante ĝin ĉe la redaktoro sub DDungert@t-online.de. Papera eldono ne plu aperas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Aktuala numero Arkivigite je 2006-05-07 per la retarkivo Wayback Machine