Maggie Thrett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maggie Thrett
Persona informo
Naskiĝo 18-an de novembro 1946 (1946-11-18)
en Nov-Jorko
Morto 18-an de decembro 2022 (2022-12-18) (76-jaraĝa)
en New Hyde Park
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • filmaktoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Maggie THRETT estas artistnomo de Diane Pine (naskita 1946 - 18-a de decembro 2022), estis usona aktorino kaj kantistino.

Ŝi komencis en teatro 15-jaraĝa en 1962 per Out Brief Candle. Ĝis la 18-a jaraĝo ŝi prezentiĝis en teatro Trude Heller's en Greenwich Village, Novjorko. Kiel kantistino, Thrett kreis simplan gramofondiskon nomita "Lucky Girl" por Take 3 Records en 1964. Ŝi ankoraŭ kreis alian gramofondiskon "Soupy" / "Put a Little Time Away" en la sekva jaro.

Maggie debutis en televido per Run for Your Life en 1966. Poste ŝi partoprenis en televidaĵoj kiel Star Trek, Dimension 5, The Wild Wild West, I Dream of Jeannie, Lost Flight, krom kinfilmoj The Devil's Brigade kaj Cover Me Babe.

En majo 1970, Thrett estis implikita en trafikakcidento dum pasaĝero de motorciklo gvidita de kantisto/kantverkisto Gram Parsons. Kvankam ŝajne ŝi estis senvunda Parsons, dume, suferis gravajn vundojn.[1] Baldaŭ post tio, ŝi rezignis sian karieron. Thrett reaperis nur en unu epizodo de Run, Joe, Run en 1974.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Meyer, David N. (2008). Twenty thousand roads: the ballad of Gram Parsons and his cosmic American music. Villard, p. 332. (ISBN 978-0-345-50336-7)