Magnús Guðmundsson
Magnús Guðmundsson (6-a de februaro 1879 - 28-a de novembro 1937) estis islanda juristo kaj politikisto. Li estis kelkfoja ministro, kaj mallongtempa ĉefministro kiam Jón Magnússon mortis en ofico en 1926.
Magnús devis mallongtempe rezigni kiel justicministro dum esploriĝis financa afero ligita al li, sed li revenis al la ofico kiam la plej alta juĝinstanco juĝis en sia favoro.
Magnús apartenis al la Burĝpartio, la Konservativa partio kaj fine la Sendependecpartio.