Sigurður Eggerz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sigurður Eggerz
Sigurður Eggerz

En funkcio:
21-a de julio 1914 – 4-a de majo 1915
Antaŭulo Hannes Hafstein
Sekvanto Einar Arnórsson

En funkcio:
7-a de marto 1922 – 22-a de marto 1924
Antaŭulo Jón Magnússon
Sekvanto Jón Magnússon

En funkcio:
28-a de aŭgusto 1917 – 25-a de februaro 1920
Antaŭulo Björn Kristjánsson
Sekvanto Magnús Guðmundsson

Naskiĝo 1-an de marto 1875 (1875-03-01)
en Islando Islando
Morto 16-an de novembro 1945 (1945-11-16) (70-jara)
en Rejkjaviko
Nacieco islanda
Politika partio malnova Sendependecpartio, Liberala partio, Sendependecpartio
Profesio politikisto
Information icon.svg
vdr

Sigurður Eggerz (naskiĝis la 1-an de marto 1875, mortis la 16-an de novembro 1945) estis islanda juristo kaj politikisto, Islandministro, ĉefministro kaj financministro.

Sigurður estis parlamentano de la malnova Sendependecpartio, kaj elektiĝis Islandministro kiam Hannes Hafstein rezignis post la parlamentelektado en 1914. Sigurður rezignis kiam la dana reĝo ne konsentis la islandan postulon pri pli granda sendependeco de la islanda parlamento.

Poste Sigurður estis financministro en la unua registaro de Jón Magnússon kaj ĉefministro.

Kiam la malnova Sendependecpartio malfondiĝis la plejparto de la partianoj fondis la mallongtempan Konservativan Partion (1923). Sigurður tiam estis unu de la fondintoj de la Liberala partio. Ambaŭ partioj kuniĝis en la nova Sendependecpartio en 1929, kies parlamentano Sigurður estis ĝis 1931.

Sigurður estis bofilo de Islandministro Kristján Jónsson.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]