Majenco
Majenco (germane: Mainz [majnc]) estas la ĉefurbo de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato, situas apud la kunfluejo de la riveroj Rejno kaj Majno. La urbo apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno. Ĝi estiĝis el romia setlejo nomata Mogontiacum, fondita en la jaro 38 antaŭ Kristo.
- Situo: 50° 01’ NO, 8° 16’ OR
- Loĝantaro: 183.000 (en 2000)
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Majenco estas inter la germanaj urboj fama pro sia karnavala tradicio. Krome la urbo estas konata kiel sidejo de la televidstacio Zweites Deutsches Fernsehen (ZDF), kaj estas sidejo de konata universitato.
La ĉefa vidindaĵo de Majenco estas la katedralo, kiu iam estis la plej granda preĝejo de Eŭropo. La plej multe vizitata muzeo estas la Muzeo de Gutenberg.
Krome ekzistas en Majenco ankoraŭ kelkaj restaĵoj el la romia epoko:
- La monumento de Drusus (Drususstein)
- Restaĵoj de akvedukto (nomataj "Römersteine", t.e. "romiaj ŝtonoj")
- Restaĵoj de romia teatrejo (apud la suda stacidomo)
- Restaĵoj de antikvaj ŝipoj (restaŭritaj kaj ekspoziciataj en la Muzeo pri antikva ŝipveturado en Majenco)
- Restaĵoj de romia Sanktejo (Mater- und Isis-Heiligtum)
- Restaĵoj de romia pordego
Vidu ankaŭ
- la artikolon pri la universitato de Majenco.
- la artikolon pri la Open Ohr Festival.
-
Blazono
-
Majenco kaj la Rejno ĉirkaŭ la jaro 1900
Esperanto en Majenco
Inter la 27-a de decembro 1957 kaj la 3-a de januaro 1958 la 1-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Majenco kaj pritraktis la temon "Kulturaj, politikaj kaj ekonomiaj demandoj de la unuiĝo de Eŭropo".
En 1962 aperis la libreto Aurea Moguntia - profilo de urbo ("Aurea Moguntia" latine signifas "ora Majenco"), literatura skizo pri la urbo, verkita fare de W. Theodor Elwert origine itale, okaze de la 4-a Internacia Kongreso de Italistoj en la urbo, sekve tradukita al Esperanto fare de Willi Böhm, kaj en Esperanto eldonita fare de la presoficejo de la urbo Majenco.
La urba esperanta grupo proksime kunlaboras kun la najbara grupo el Wiesbaden.
Esperantistoj el Majenco
Eksteraj ligiloj
greke oficiala paĝoj de la urbo greke pli da informoj pri la urba historio (paĝoj germanaj) greke paĝoj de la dua nacia televida kanalo ZDF, kies sidejo estas en Majenco greke paĝoj de la majenca universitato