Rudolf Büsche

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rudolf BÜSCHE (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1931 en Neustadt an der Weinstraße, mortis la 1-an de februaro 2006 en Mainz) estis germana esperantisto.

Lerninte Esperanton jam en sia junaĝo, li kunfondis en 1950 la Esperanto-grupon "Prospero" en Neustadt an der Weinstraße kaj subtenis ĝin, ĉefe 1955 okaze de la 33-a Germana Esperanto-kongreso. Li estis prezidanto de Esperanto-Societo Mainz (de 1983 ĝis ĝia iom post ioma malapero) kaj de Rhein-Main-Ligo Esperantista (1991-1998) kaj krome sekretario de Rejnlando-Palatinata Esperanto-Ligo (1992-?). Li organizis grandan nombron da plejparte unutagaj esperantaj renkontiĝoj, foje ankaŭ kun prelegoj de deputitoj de la Eŭropa Parlamento.

Ekde la UK 1980 en Stokholmo, li multe filmis en Esperanto-aranĝoj kaj konstruis arkivon de kelkcent esperantaj videofilmoj, kiujn li kolektadis aldone al miloj de aliaj esperantaĵoj. Post lia morto, lia vidvino Tzvetana Büsche (kun kiu li konatiĝis en la UK 1966 en Budapeŝto) transdonis grandan parton de lia arkivo al Sarlanda Esperanto-Ligo.