Majs
Majs [majŝ], kroate Majša, germane Maisch [majŝ] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Mohács.
Bazaj informoj
- Areo: 32 km²
- Loĝantaro: 1020
- Poŝtkodo: 7783
- Telefonprefikso: 69
Situo
Majs situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ rojo, proksime de Kroatio. Mohács troviĝas 14, Villány 15, Siklós 29 km-ojn.
Historio
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1235 laŭ tiama hungara ortografio "Moysa". Post la mezepoko La komunumo apartenis al la Osmana Imperio dum 150 jarojn. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de germanoj, infanĝardeno, lernejo, kuracejo, dentokuracejo, apoteko, poŝto, etbanko, vendejo, sportejo.
Vidindaĵoj
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Karlo
- ortodoksa serba preĝejo el la 18-a jarcento