Macintosh
La Makintoŝo aŭ Mekintoŝo (Macintosh aŭ Mac angle) estas serio de personaj komputiloj kreitaj de Apple Computer.
La unua Makintoŝo estis enkondukita en la jaro 1984 kiel malmultekosta posteulo de la Apple Lisa, komputilo sur kiu estis jam havebla grafika uzantinterfaco simila kiel tiu de Makintoŝo, sed pro la alta prezo ne sukcesa. La nomon inventis Jef Raskin. Li nomis lian favoran pommarkon, McIntosh. Por eviti problemojn kun la usona marko, oni literumis la nomon Macintosh.
Jam sur la unua Makintoŝ-komputilo estis instalita operaciumo Mac OS. Siatempe ĝi estis vere revolucia, ĉar ĝi estis la unua kiu uzis komputilan muson. Tio inter alie ebligis ke uzanto ne plu devis tajpi komplikajn komandojn.
Operaciumo
De 1984 ĝis 2001 la operaciumo de Makintoŝa komputilo baziĝis je la tutunua Sistemo. Regule aperis novaj versioj kaj ĝisdatigoj. Modernaj Makintoŝoj uzas la operaciumon Mac OS X:
- 10.0 Gepardo (Cheetah, 2001)
- 10.1 Pumo (Puma, 2001)
- 10.2 Jaguaro (Jaguar, 2002)
- 10.3 Pantero (Panther, 2003)
- 10.4 Tigro (Tiger, 2005)
- 10.5 Leopardo (Leopard, 2007)
- 10.6 Neĝleopardo, Uncio (Snow Leopard, 2009)
- 10.7 Leono (Lion, 2011)
- 10.8 Montoleono (Mountain Lion, 2012)
- 10.9 Maverikso (Mavericks, 2013) – laŭ surf-regiono sude de San-Francisko
- 10.10 Josemiteo (Yosemite, 2014) – laŭ la Josemitea Nacia Parko en Kalifornio
Procesoro
Tradicie Makintoŝoj havis IBM-procesoron. Je la 5-a de junio 2005 Steve Jobs anoncis ke Apple ekuzus Intel-procesorojn, ĉar IBM-procesorojn uzus tro da energio kaj kreus tro da varmo. Specife por tekokomputiloj tio ĉi estis problema. Jam en aŭgusto 2006 ĉiuj novaj Makintoŝoj havis Intel-procesorojn; multe pli rapida ol anoncite. Tial ankoraŭ ne ĉiuj komputilaj programoj estas adaptitaj por povi senprobleme funkcii je la Intel-Mak.
Modeloj
- Malnovaj modeloj
- 1984: Macintosh 128K, Macintosh 512K
- 1986: Macintosh Plus
- 1987: Macintosh II, Macintosh SE
- 1988: Macintosh IIx
- 1989: Macintosh SE/30, Macintosh IIĉ, Macintosh IIci, Macintosh Portable
- 1990: Macintosh IIfx, Macintosh Classic, Macintosh IIsi, Macintosh LC serie
- 1991: Macintosh Quadra, Apple PowerBook
- 1992: Macintosh IIvx, PowerBook Duo
- 1993: Macintosh Centris, Macintosh Color Classic, Macintosh Performa, Macintosh TV
- 1994: Power Macintosh
- 1997: Power Macintosh G3, PowerBook G3, Twentieth Anniversary Macintosh
- 1998: iMac
- 1999: iBook, Power Macintosh G4
- Modernaj modeloj