Makiso (vegetaĵejo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Makiso |
Makiso [1] estas vasta, densa, seka veprejo, kiun oni trovas sur apudmediteraneaj montaroj (itale macchia, france: maquis, analogio en la usona Kalifornio nomiĝas ĉaparalo ). Kontraste al garigo ĝi ĝenerale vegetas en nekalkaj grundoj.
Ĉar la homa agado ekstermis la originalan vegetaĵon (durlaŭbajn arbarojn) en la apudmediteranea regiono, tie aperis sur la nekultivitaj grundoj 5–8 m altaj, foje pikaj, ĉiamverdaj arbedaroj.
Ĉar la erozio detruis grandan parton de la fekunda grundo, en la maldikiĝinta fekunda grundo aperis, povi vivteni sin malgrandaj arboj, arbedoj, arbustoj. Plimulto de la plantoj estas restintaj specioj el la subarbaraĵo, alian parton konsistigas invadaj plantoj. Tiel la specikonsisto de la biotopo estas tre varia. La „tipa” makiso konsistas el la sekvaj specioj:
- karobarbo (Ceratonia siliqua),
- kristodorno (Paliurus spina-christi),
- pika rusko (Ruscus aculeatus),
- mirto (Myrtus sp.),
- korkokverko (Quercus suber),
- kirmesa kverko (Quercus coccifera),
- olivarbo (Olea europaea),
- figo (Ficus carica),
- aspra smilako (Smilax aspera),
- oleandro,
- ilekso,
- cedroj,
- cipresacoj,
- sumako (Rhus spp.).
La karakterizaĵo propra de makiso estas plej forta sur tiuj insuloj, kien oni ne kunportis invadajn plantojn: sur tiuj lokoj la makiso konsistas el nanaj ekzempleroj de relikvospecioj. En Malto ekz. la ĉefaj specioj estas:
- korkokverko (Quercus suber),
- pistacio (Pistacia sp.),
- olivarbo (Olea europaea),
- figo (Ficus carica),
- kristodorno (Paliurus spina-christi),
- suharo ((Cistus sp.),
- erikacoj : Okcidenta arbuto (Arbutus unedo), vepreja eriko (Erica arborea))
- babero,
- mirto (Myrtus sp.).
Lokaj nomumoj, tipoj
[redakti | redakti fonton]Iberia
[redakti | redakti fonton]Sur la Iberia duoninsulo, oni nomumas ĝin tomillares kaj karakterizaj plantoj estas:
- bonodoraj salviospecioj,
- lavendoj (Lavandula sp.),
- timiano
Genualta
[redakti | redakti fonton]En sekaj regionoj, la makiso kreskas ĝis genualto kaj nomiĝas:
- en la okcidenta Mediteraneo garigo,
- en la orienta Medoteraneo frigana – elformiĝis sur la Balkano, Grekio pro la daŭra, forta paŝtado.
Oftaj specioj:
- karmezina kverko (Quercus coccifera)
- arbuto (Arbutus sp.),
- lavendo (Lavandula sp.),
- timiano,
- cistaco ((Cistus spp.),
- malfrua narciso (Narcissus serotinus).
Kutimaj specioj en Bulgario:
- kampa ulmo (Ulmus minor),
- tonsilfolia piro (Pirus amygdaliformis).
Kalifornia
[redakti | redakti fonton]Karakteriza plantaro de la kalifornia makiso:
- pistacio (Pistacia spp.),
- jasmeno (Jasminum spp.),
- mirto (Myrtus spp.),
- sumako (Rhus spp.),
- figo (Ficus carica),
- salvio (Salvia officinalis),
- lavendo (Lavandula spp.),
- olivarbo (Olea europaea).
Sudafrika makiso
[redakti | redakti fonton]Ĝin karakterizas endemaj specioj, ĉefe ombrelformaj arboj. Krom iuj karakterizas:
- pelargonio (Pelargium spp.),
- gladiolo (Gladiolus spp.),
- frezio (Freesia spp.),
- olivarbo (Olea verrucosa).
Aŭstralia makiso
[redakti | redakti fonton]Ĝiaj ĉefaj plantoj estas la:
- eŭkaliptoj (Eucalyptus spp.)
- herboarboj (Xanthorrhoea spp.),
- Protea-specioj (sukerarbustoj)
Ŝajn-makiso
[redakti | redakti fonton]En la modera mediteranea klimato aperas en la makiso eĉ laŭbaj arbospecioj: oni nomumas tiun veprejon ŝajnmakiso. La tipaj aldonaj specioj estas kverkoj:
- pirenea kverko (Quercus pyrenaica) kaj
- rondfolia kverko (Quercus rotundifolia).
Invadaj plantoj
[redakti | redakti fonton]La plej gravaj, en preskaŭ ĉiu makiso aperantaj invadaj plantoj:
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 703