Pika rusko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pika rusko

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Klado: Angiospermoj Magnoliophyta
Klado: Unukotiledonaj plantoj Monocotyledones
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Asparagacoj Asparagaceae
Genro: Rusko Ruscus
Ruscus aculeatus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Floro de la planto

Pika rusko (Ruscus aculeatus) estas dioika arbusto el familio de asparagacoj (Asparagaceae). Ĝi estas protektata planto en Hungario.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La pika rusko estas plurjara ĉiamverda planto kun alto de ĉ. 50–60 cm. Ĝia tigo estas staranta, abunde disbranĉiĝanta. Ĝin karakterizas modifiĝintaj tigopartoj, la t.n. filokladioj, kiuj estas plataj, ovo-lancetoformaj folisimilaj partoj. Tiuj filokladiumoj longas 1–3 cm, larĝas 10–12 mm, ledecaj, glatrandaj, finiĝas en pika dorno. Ili diferenciĝas de la vera folio en tio, ke sur ĝi kreskas floro kaj frukto. La veraj folioj estas etaj, skvamsimilaj kaj situas ĉe la akselo de la folibranĉoj. La floroj estas etaj, blankaj aŭ helverdaj, ili sidas duope sur la bazo de la verdaj brakteoj. La frukto estas 1-2-sema, karneca, ruĝa bero. La florado okazas en Hungario (kaj en pluraj aliaj landoj de meza Eŭropo) dum marto kaj aprilo.

Kreskejo[redakti | redakti fonton]

Ĝi kreskas en fagarbaroj, kverkarbaroj kun karpenarboj kaj karstaj arbustaj arbaroj. Oni uzas ĝin kiel barilon, en Italio kiel balailon. Ĝi estas kelkloke ĝardena ornamo. Oni uzis ĝin pli frue kiel diurezigan drogon (urinad-helpa kuracplanto).