Malagenjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Malagenjo (hispane: malagueña = malaga, de Malago, malaganino) estas speco de la flamenko, kiu originas de Malago. Ĝi devenas de la malnovaj fandangoj malagaj. Ĝi ŝanĝiĝis en flamenkan stilon en la la unua duono de la 19-a jarcento. Tiu ĉi kanto ne havas propran dancon, sed disponas pri granda registro melodia.

Male al la popoldanco de la fandangoj de Malago malagenjon karakterizas malrapidaj, solenaj melodioj, kiuj ekestas en libera kantado (cante ad libitum) kun esprimpova gitarakompano. Akompanan dancadon la nuna malagenja ne konas.

Principe ne ekzistas fiksa ritmo, ĉar tiu ĉi estas submetita al al volo de la kantisto (cantaor), kiu povas akceli aŭ malakceli ĝin. La takto estas 3/4-a takto. Je la strofoj temas pri kvar aŭ kvin oksilabaj versoj, kiujn oni kantas pro versaj ripetoj plejparte kiel ses versoj.

La stiloj de malagenjoj estas tiel multaj kiel iliaj gravaj interpretantoj, kiuj stampis ĉi tiujn stilojn. Jen kelkaj el ili: Juan Breva, El Canario, La Peñaranda, La Trini, Maestro Ojano, preipe tamen Enrique El Mellizo (1848–1906), kiu entonigis la malagenjojn laŭ maniero de eklezia kanto, kaj la fama Antonio Chacón, al kiuj ambaŭ estas dankenda, ke ĉi tiu kantoformo rangaltiĝis al cante grande, kiun distingas melodia riĉeco, digno kaj soleneco. Aliaj muzikistoj: Antonio Mairena, Pepe El Culata, Fosforito el Viejo, Gabriel Moreno, Enrique Morente kaj multaj nuntempaj flamenkokantistoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]