Malagnino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malagnino
Map of comune of Malagnino (province of Cremona, region Lombardy, Italy).svg
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Flag of Lombardy.svg Lombardio
Provinco CR Kremono
Geografia situo 45° 8′ N, 10° 7′ O (mapo)45.13333333333310.116666666667Koordinatoj: 45° 8′ N, 10° 7′ O (mapo)
Alto super marnivelo 43 m [+]
Areo 10 km²
Loĝantaro 1 722 (2018)
Loĝdenso 159 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Bonemerse, Cremona, Gadesco-Pieve Delmona, Pieve d'Olmi, Sospiro kaj Vescovato
Patrono
Festa tago
Nomo de loĝantoj
Poŝtkodo 26030
Imposta kodo E843
Kodo laŭ ISTAT 019056
Telefona prefikso 0372
Retpaĝo Oficiala retejo
RedDot.png
Loko en mapo
Information icon.svg
vdr

Malagnino estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la provinco Kremono (Cremona) en la regiono Lombardio. Fine de 2018 en la komunumo vivis 1 722 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Bonemerse, Cremona, Gadesco-Pieve Delmona, Pieve d'Olmi, Sospiro kaj Vescovato.

Malagnino situas 80 kilometrojn sudoriente de Milano kaj 7 kilometrojn oriente de Kremono. Pro la kampara ĉarmo de la komunumo sed la samtempa proksimeco al la urbo Kremono la loĝantaro de Malagnino ekde la 1980-aj jaroj konstante kreskas.

Historie la komunumo evoluis el malgranda romia setlejo, kiu situis ĉe antikva ĉefvojo. Ankoraŭ nun en la komunumo troveblas multaj akvigaj kanaloj el la romia epoko. En la komunuma teritorio krom la ĉefa loĝloko situas la komunumopartoj San Giacomo Lovara kaj San Michele, kaj la pli etaj domaroj Casal Malombra, Malagnina, Santa Lucia Lama, Sette Pozzi kaj Visnadello - formale ankoraŭ aldoniĝas metieja zono ("zona artigianale"), kiu tamen unuavice ne estas loĝloko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La loka kirko ĉefanĝelo Mikaelo
Stacidomo Villetta Malagnino