Malcolm in the Middle
Malcolm in the Middle | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | Malcolm in the Middle, Супер Макс |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | Situacia komedio |
Kreita de | Linwood Boomer |
Aktoroj | Frankie Muniz Jane Kaczmarek Bryan Cranston Christopher Masterson Justin Berfield Erik Per Sullivan |
Muziko de | John Flansburgh |
Lingvo(j) | Angla |
Amplekso | |
Sezonoj | 7 |
Epizodoj | 151 |
Daŭro sen reklamoj | 21–23 minutoj |
Elsendo | |
Elsendita | 9-a de januaro 2000 – 14-a de majo 2006 |
Eksteraj ligiloj | |
ĉe IMDb | |
Malcolm in the Middle estas usona televida situacia komedio kreita de Linwood Boomer por Fox Broadcasting Company. La serio unuafoje elsendiĝis la 9-an de januaro 2000 kaj finiĝis la 14-an de majo 2006, post 7 sezonoj kaj 151 epizodoj. Ĝi ricevis tre bonajn recenzojn kaj gajnis premion Peabody, sep premiojn Emmy kaj unu premion Grammy kaj estis nomumita por sep Oraj Globoj[1].
La serio montras la vivon de familio kun kvar (poste kvin) filoj. La ĉefa rolanto estas Malcolm (Frankie Muniz), pli-malpli normala knabo, kiu estas tre inteligenta. Lia patrino Lois (Jane Kaczmarek) estas tre aŭtoritata kaj estras la familion, dum lia patro Hal (Bryan Cranston) estas senkompetenta sed amema. Liaj fratoj estas Francis (Christopher Masterson), la plej aĝa, ribelema junulo, kiun la gepatroj sendis al armea lernejo; Reese (Justin Berfield), perfortema kaj neinteligenta, kiu ŝatas turmenti siajn fratojn kaj samlernejanojn; Dewey (Erik Per Sullivan), pli juna, inteligenta kaj talenta por muziko; la lasta frato, Jaime (James kaj Lukas Rodriguez), naskiĝas en la kvara sezono. Komence, la serio ĉefe koncentriĝas pri Malcolm, sed ĝi poste interesiĝas pri ĉiuj familianoj.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Malcolm in the Middle - Awards (angle). IMDb. Alirita 2014-07-28.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Malcolm in the Middle en IMDb
- Malcolm in the Middle Arkivigite je 2014-03-24 per la retarkivo Wayback Machine ĉe TV.com