Malevil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malevil
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Robert Merle
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1972
Ĝenro sciencfikcio
Honorigoj John W. Campbell Memorial Award for Best Science Fiction Novel
vdr

Malevil estas scienc-fantazia novelo de la franca verkisto Robert Merle. Ĝi aperis en 1975.

La precipa parto de la novelo okazas en 1979 (kiu estis en la tempo de verkado la proksima estonteco). La ĉefa figuro de la romano, kaj rakontanto de ties plej granda parto estas Emanuelo Compte, eksa lernej-direktoro, je la komenco de la rakonto bienulo. Al lia bieno apartenas la malnova fortikaĵo Malevil (malvil'). Compte estas agnoskata, talenta homo kun diplomata kaj estra kapablecoj.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En la komenca parto de la romano la leganto konatiĝas kun la infanaĝo de Emanuelo, kun lia rilato, ne tro sennuba al sia familio. Poste tra kelkaj saltoj oni aliras al la aktuala intrigo de la novelo.

Tiu intrigo okazas en 1979. Emanuelo kaj kelkaj liaj amikoj restadas en vinkelo, kiam super ili neatendita nuklea eksplodo neniigas la superan mondon.

La malgranda grupo de travivantoj prenas la kuraĝon post unu tago, kaj supreniras, kaj trovas ĉirkaŭe nur cindron kaj ruinojn.

Post la unua ŝokiĝo helpe de gvido de Emanuelo ili komencas la novrekonstruon de ilia ĉirkaŭaĵo por sekurigi la pluvivon.