Malfermita publikigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Malfermita publikigilo)

Malfermita publikigo estas metodo por publikigi novaĵojn aŭ informojn helpe de komunikilo per kiu ĉiuj povas kontribui. Ĉefe en Interreto oni pli kaj pli uzas tiun metodon, ekzemple retejoj uzantaj malfermitan publikigilon (malfermitan publikigan programon) kiu permesas al iu ajn kun interreta aliro viziti la retejon kaj aldoni enhavon. Malferma publikigo estas do metodo por krei novaĵojn, al kiuj ĉiuj povas kontribui. Uzantoj kaj legantoj povas kontribui ion al la novaĵoj kaj vidi ĝin aperi rekte en la retejo, kiel fotoj, filmetoj, audio kaj raportoj.

Kontribuoj estas filtritaj kiel eble plej malmulte en ideala malfermita publikigilo. Krome, en tia ideala publikigilo, vizitantoj rajtu vidi redaktajn decidojn faritajn de aliaj. Ili ankaŭ ratju vidi kiel ili povas partopreni kaj kontribui al redaktaj decidoj. La uzata programaro ofte estas libera kaj tial uzebla (kaj adaptebla) de ĉiuj por sia propra retejo.

DIGG

La plej malnova formo de malfermita publikigilo en la Interreto estis Usenet kiu ankaŭ estas la plej ofta formo de malfermita publikigilo. Kelkaj novaĵgrupoj en Usenet estis moderigitaj de unu aŭ pluraj homoj, aliaj estas tute malfermitaj.

Krome, ekzistas tn. sociaj novaĵretejoj en kiuj membroj proponas aŭ voĉdonas artikolojn kaj kiuj celas teknikan temon aŭ specifan publikon, ekzemple:

  • Slashdot (pri libera programado, sciencoj kaj teknologio, administrantoj decidas la artikolojn por la unua paĝo),
  • Fark (iu ajn artikolojn propontaj de membroj, administrantoj decidas pri la artikoloj)[1]
  • Kif Kif (belga retejo pri multkultura socio).

Aliaj malfermitaj publikigiloj estas

  • Reddit (aktualaĵoj, membroj voĉdonas por por popularigi artikolojn)
  • DIGG (socia retejo en kiu membroj voĉdonas aŭ sekvas profilojn de membroj laŭ interesoj)[2]
  • Indymedia (pri soci-politika aktivismo),
  • MetaFiler (usona blogo en kiu membroj povas publikgi ligilojn al retejoj kiuj ili trovaj plej bonaj).

Laste ekzistas ankaŭ aliaj formoj de malfermitaj publikigiloj kiel Vikipedioblogo, kiu povas esti kreita de iu ajn. Multaj retejoj ankaŭ ebligas ke legantoj lasu komentojn en la retejo. Ĉi tio ankaŭ estas formo de malfermita publikigo. En novembro de 2004, Vikinovaĵoj estis fondita, vikio kiu raportas pri aktualaĵoj.

Eblecoj al partoprenado en televido ankaŭ ekzistas kiel ekzemple la amsterdama televidstacio SALTO, kiu estas platformo de malfermita atingo kiu signifas ke ĉiu loĝanto aŭ asocio en Amsterdamo rajtas ricevi aŭ pagi sendotempon. SALTO helpas ankaŭ kun teknika subteno kaj trajnado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Fark FAQ.
  2. (en) The Case of Digg Arkivigite je 2012-03-19 per la retarkivo Wayback Machine (PDF).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]