Malgranda Sinagogo de Satu Mare

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malgranda Sinagogo de Satu Mare
Situo
Geografia situo 47° 47′ 27″ N, 22° 52′ 28″ O (mapo)47.790822.8745Koordinatoj: 47° 47′ 27″ N, 22° 52′ 28″ O (mapo)
Malgranda Sinagogo de Satu Mare (Rumanio)
Malgranda Sinagogo de Satu Mare (Rumanio)
DEC
Malgranda Sinagogo de Satu Mare
Malgranda Sinagogo de Satu Mare
Situo de Malgranda Sinagogo de Satu Mare
Map
Malgranda Sinagogo de Satu Mare
vdr

La Malgranda Sinagogojuda preĝdomo en Satu Mare estas historia monumento de la urbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la iama hungara urbo Szatmárnémeti (nun Satu Mare) la judoj havis resume 28 sinagogojn aŭ preĝdomojn. Gabrielo Bethlen permesis la loĝadon por la judoj ĉi tie en 1623. La unua sinagogo ekfunkciis en 1858. Nun estas videblaj nur 2 sinagogoj en la urbo. La Malgranda Sinagogo konstruiiĝis en 1927 jam en rumana urbo Satu Mare, ĉar la apuda Granda Sinagogo (Satu Mare) ne sufuĉis por la judeco. En 1944 germanaj kaj hungaraj faŝistoj deportis la judojn al Aŭŝvico. Post la 2-a mondmilito jam dum dominado de Rumanio iom da judoj elmigris al Palestino. Apud la sinagogo estas ankaŭ memorejo pri la pereintaj judoj de 2004.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La Granda Sinagogo (maldekstre) kaj Malgranda Sinagogo (dekstre) - la 2 restintaj sinagogoj de la urbo

La unuetaĝa preĝdomo situas sola laŭ la strato. La sekva najbara konstruaĵo estas la Granda Sinagogo. La fasado havas 3 partojn kun unusola enirejo meze. La preĝdomo havas 300 sidlokojn. La muroj estas pentritaj simple.

Inter la sinagogoj memorejo pri la holokaŭsto etendiĝas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • hungara kaj rumana Vikipedioj