Malgranda du-tritranĉa dudek-dekduedro
Aspekto
| Malgranda du-tritranĉa dudek-dekduedro | |
| Speco | Unuforma pluredro |
| Vertica figuro | (3.5/2)3 |
| Bildo de vertico | |
| Simbolo de Wythoff | 3 | 5/23 |
| Indeksoj | U30 C39 W70 |
| Simbolo de Bowers | Sidtid |
| Verticoj | 20 |
| Lateroj | 60 |
| Edroj | 32 |
| Edroj detale | 20{3}+12{5/2} |
| χ | -8 |
| Geometria simetria grupo | Ih |
| Duala hiperpluredro | Malgranda triaĵa dudekedro |
| Bildo de duala hiperpluredro | |
En geometrio, la malgranda du-tritranĉa dudek-dekduedro estas nekonveksa unuforma pluredro, indeksita kiel U30.
Ĝi komunigas la situon de verticoj kun la regula dekduedro. Ĝi aldone komunigas sian situon de lateroj kun la granda du-tritranĉa dudek-dekduedro, la du-tritranĉa dekdu-dekduedro, kaj la regula kombinaĵo de kvin kuboj.
