Malhelaj jarcentoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malhelaj jarcentojMalhela epoko estas esprimo uzita por la periodo de la Historio de Grekio kiu estas ekde la falo de la Mikena civilizo (inter 1200-1100 a.K.) ĝis la greka Arkaika Epoko (8-a jarcento a.K.), karakterizita per la malabundo de historiaj fontoj kiuj referencas al la tre malfacila rekonstruado de la historia realo de tiu periodo.[1]

Ĝia nomo montras la dekadencon, laŭ riĉo kaj materia kulturo, kontraŭ la antaŭa kaj posta periodoj.[2]

Estas diversaj teorioj kiuj klopodas klarigi la falon de Mikeno kaj ekon de la malhelaj jarcentoj. La tradicia teorio aludas al la invado fare de Doroj, sed oni indikas kontraŭ tiu kronologiajn malĝustaĵojn: doroj estis jam antaŭe kaj la definitiva detruo okazos poste. Alia teorio aludas al invado fare de Maraj popoloj kiuj uzus pli efike ferajn glavojn anstataŭ la ĉaron kiel ĉefa armilo. Oni indikis ankaŭ aliajn faktorojn kiel la rivaleco inter la diversaj mikenaj palacoj, la malpliigo de la naturaj rimedoj kaj eblaj civilaj ribeloj kontraŭ la aristokrataro. Oni parolis ankaŭ pri ebla forta tertremo aŭ krizo en agrikulturo pro klimata ŝanĝo aŭ malpliigo de kultivebla tero.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. María José Hidalgo de la Vega, Juan José Sayas Abengochea, José Manuel Roldán Hervás. Historia de la Grecia Antigua, p. 73. Salamanca, Universidad de Salamanca, 1998. ISBN 84-7481-889-3.
  2. La termino Malhela epoko estas uzata ankaŭ por aludi al la komenco de la Mezepoko, indikanta la kulturan dekadencon de tiu tempo, sed tiua nomo ne estas universale akceptata, ĉar nuntempe oni tendencas konsideri, ke tiu epoko havis kulturon diferencan, sed ne malhavis ĝin.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Drews, Robert (1995). The End of the Bronze Age. Princeton University Press.
  • García Iglesias, Luis (2000). Los orígenes del pueblo griego. Síntesis. ISBN 84-7738-520-3.
  • Murray, O. Historia del mundo antiguo: Grecia arcaica, Pp. 64-66, Taurus, España, 1988