Saltu al enhavo

Malpartida de Corneja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malpartida de Corneja
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 05512
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 99  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 31′ N, 5° 21′ U (mapo)40.521111111111-5.3511111111111Koordinatoj: 40° 31′ N, 5° 21′ U (mapo) [+]
Alto 1 090 m [+]
Areo 19 km² (1 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Malpartida de Corneja (Provinco Avilo)
Malpartida de Corneja (Provinco Avilo)
DEC
Situo de Malpartida de Corneja
Malpartida de Corneja (Hispanio)
Malpartida de Corneja (Hispanio)
DEC
Situo de Malpartida de Corneja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Malpartida de Corneja [+]
vdr

Malpartida de Corneja [malparTIda dekorNEĥa] estas municipo en la okcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco.

Malpartida de Corneja en la provinco Avilo.
Preĝejo.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 19,07 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 90 loĝantojn. Ĝi perdis 140 loĝantojn el 1991 pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 71 km de Avilo, provinca ĉefurbo, 7 km de Piedrahíta, 61 km de Salamanko kaj 177 km de Madrido.

Ĝi limas norde kun Collado del Mirón, okcidente kun El Mirón, Santa María del Berrocal kaj San Bartolomé de Corneja, sude kun Piedrahíta kaj oriente kun Mesegar de Corneja kaj kun Becedillas. Trafluas la teritorion la rivero Corneja [korNEĥa].

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. La fondo okazis ĉirkaŭ la 11-a al 12-a jarcentoj. La historio de Malpartida de Corneja estis ligita al disvolvigo de la episkopa rezidejo Bonilla de la Sierra, je la protektado de la Episkopeco de Avilo ekde 1224, retenante bonan rilaton kun la ĉefurbo de la Senjorlando de Valdecorneja, nome Piedrahíta. Plej frua mencio estas de 1572.

En la preĝejo estas gravaj barokaj retabloj.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]