Malpica de Arba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malpica de Arba
loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 18′ N, 1° 7′ U (mapo)42.302777777778-1.1222222222222Koordinatoj: 42° 18′ N, 1° 7′ U (mapo) [+]
Alto 640 m [+]
Malpica de Arba (Provinco Zaragozo)
Malpica de Arba (Provinco Zaragozo)
DEC
Malpica de Arba
Malpica de Arba
Situo de Malpica de Arba
Malpica de Arba (Hispanio)
Malpica de Arba (Hispanio)
DEC
Malpica de Arba
Malpica de Arba
Situo de Malpica de Arba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Malpica d'Arba [+]
vdr


Malpica de Arba (konata kiel Malpica ĝis 1916, aragone Malpica d'Arba) estas vilaĝo kiu nuntempe apartenas al la municipo Biota, kvankam ĝis 1970 ĝi restis sendependa komunumo. Ĝi situas en provinco Zaragozo en la komarko Cinco Villas de la historia hispana regiono Aragono.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Apenaŭ loĝata Malpica de Arba dum la somero de 2006.

Ĝi estas ĉirkaŭ 30 km per vojo de Ejea de los Caballeros, kaj ĉirkaŭ 100 km de la urbo Zaragozo. Ĝia distanco al Biota estas 8 kilometrojn. [1]

Malpica de Arba situas je alteco 641 m super la marnivelo. [2]

Ĝia malnova municipa termino limas: sude, kun Biota; oriente, kun Luesia; norde, kun Luesia kaj Uncastillo, kaj okcidente, kun Uncastillo. [3]

Malpica situas sur monteto, fronte al la montaro "Uncastillo", kun vidoj al la rivervalo "Arba de Luesia", unu el la branĉoj de la rivero "Arba", kun malnova vadejo ĉe ĝiaj piedoj, kio permesis transiri la riveron. Ĝi troviĝas ankaŭ ĉe la intersekciĝo kun la interkrutejo, kiu komunikiĝis, tra Luesia, kun la someraj paŝtejoj de Pireneoj, kaj, tra Biota, kun la vintraj paŝtejoj de Bardenoj. [4]

Norde videblas la promontoroj de la montaro "Santo Domingo", kaj de la ermitejo, konsekrita al "Santa Ana", oni vidas la ebenaĵon de la Cinco Villas, kun la Bardenoj. Monto "Moncayo" elstaras sude.

En la tereno estas multaj altaĵoj, foje forte eroziitaj, kaj valoj ĉirkaŭ diversaj interkrutejoj, el kiuj la plej granda parto dreniĝas orienten, direkte al la rivero "Arba de Biel", malgraŭ, ke ili estas multe pli proksime de la rivero "Arba de Luesia". [4]

En la plej altaj partoj estas abundaj etaj ĉiamverdaj kverkoj, kaj ankaŭ diversaj specoj de arbustaroj en la malfermaj areoj. Sur la kampoj antaŭe estis kultivitaj diversaj specoj de cerealoj, sed nun preskaŭ la tuta kultivado estas hordeo. En kio antaŭe estis fruktoplantejo en la "Vega del Arba" (familiaj legomĝardenoj), nune ankaŭ oni kultivas hordeon.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Evoluo de la loĝantaro de Malpica de Arba ĝis 2022; [5]

269 (1877) -- 222 (1887) -- 241 (1900) -- 265 (1910) -- 292 (1920)
280 (1930) -- 274 (1940) -- 241 (1950) -- 164 (1960) -- 103 (1970)
25 (2000) -- 22 (2010) -- 16 (2015) -- 14 (2018) -- 12 (2022)

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicie, Malpica vivis de agrikulturo kaj brutobredado, kompletigita per abunda malgranda kaj granda ĉasaĵo kaj abelbredado. Malaperinta rimedo, kiu pluvivis ĝis la mezo de la 20-a jarcento, estis la fiŝkaptado de angiloj, kaj kelkaj aliaj riverfiŝoj. [4]

Historio[redakti | redakti fonton]

La restaĵoj trovitaj kovras periodojn de la Neolitiko ĝis la Mezepoko, kaj tio montras, ke la areo estis konstante okupita fare de homoj. [4]

La "suessetanoj" loĝis en la tuta regiono "Cinco Villas". Ili estis belga branĉo de la keltoj, kiuj alvenis en la areo ĉirkaŭ la jaro 600 antaŭ Kristo. La "suessetanoj" suferis la atakon de Terencio Varrón, kaj la teritorio estis integrigita en tiu de la "vaskonoj", tradiciaj malamikoj de la "suessetanoj".

Romanigo estis tre intensa en la areo, kiel pruvas tion la ekzistantaj restaĵoj ĉe la rivero "Arba de Luesia" de romia digo, kiu liveris trinkakvon al la proksima urbo "Los Bañales". Parto de tomboŝtono ankaŭ estas konservita sur unu el la eksteraj muroj de la paroĥa preĝejo.

Post la falo de la Romia Imperio, la areo suferis fortajn konvulsiojn, de la "vaskonaj" triboj, malmulte romanigitaj, kaj de la "bagaŭdoj", kaj fakte ĝi estis la ariergardo de la batalzono inter "vaskonoj" kaj "visigotoj". Kelkloke videblas grandaj kaj malglataj ĉizitaj ŝtonoj, kiuj estas restaĵoj de malgrandaj antaŭromiaj muroj.

Post la jaro 711, kun la invado de la islamanoj, la areo de Malpica devis esti rapide sub ilia kontrolo, pro la submetiĝo de la visigota grafo Casio, origino de la familio konvertita al islamo "Banu Qasi" (filoj de Casio).

Komence de la kristana rekonkero, la areo restis sub la feŭda dependeco de la Navara regno, kaj Malpica estis vilaĝo integrita en la komunumo de Uncastillo, kun kiu ĝi partumas sian historion.

Oni konas dokumente la "Cofradía de Nuestra Señora de Diasol" (Frateco de Nia Sinjorino Diasol), ekde almenaŭ la mezo de la 16-a jarcento, kiu ĉesis ekzisti fine de la 19-a jarcento, post la konfiskoj de la ŝtato.

Dum la karlistaj militoj, la sekuto de la memproklamita Karolo la 6-a pasis tra Malpica. La "Reĝa Ekspedicio" faris antaŭe kelkajn detruojn en Uncastillo, kaj tranoktis en la vilaĝo.

Fine de la 19-a jarcento, Malpica iĝis aŭtonoma konsilio, koincidante kun sia periodo de plej granda aktiveco, situacio, kiu ĝi konservis ĝis 1970, kiam ĝi estis integrigita en la municipo de Biota.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Paroĥa preĝejo "Nuestra Señora de Diasol" (Nia Sinjorino "Diasol"): [6]
La paroĥa preĝejo estas konsekrita al la Virgulino, Dipatrino de la Tago kaj la Suno, populare konata kiel "Diasol".
Ĝi situas en la centro de la urbo, sur alteco de natura origino, sed plifortigita, kun bastiona aspekto, kiu pli evidentiĝas per sia fermita aliro.
Temas pri simpla preĝejo, kun romanika plano, vaste restrukturita en 1703, kaj kiu lastatempe spertis intensan restaŭradon, kiu plifortigas sian romanikan aspekton.
Ĝi havas liberstarantan kvadratan turon, kun cirkla finpoluro, de antaŭ la 16-a jarcento, kun malgrandaj sagfendetoj en sia pli malalta sekcio, indikante pli grandan aĝon.
En 2022 estis rekonstruita parto de murego proksima al la paroĥa preĝejo, kiu disfalis en 2019. [7]
  • Ermitejo "Santa Ana" (Sankta Anna):
La ermitejo, konsekrita al Sankta Anna, situas sur la pinto de monteto tre proksima al la urbo, sur kiu estis konstruita la tombejo. Ĝi okupas la pinton de la ŝtona monteto.
Malgraŭ ĝia nedifinita stilo, ĝia plano sugestas originan romanikkonstruaĵon, aŭ eĉ pli malnovan, kaj krom ĝia enira pordo, ĝi havas nur alian malfermaĵon en sia absido, turniĝante al sudo/sudokcidente.
Tradicie oni celebras meson la 26-an de julio, la festo de Sankta Ana, kvankam en la lastaj jaroj ĝi okazis en la paroĥa preĝejo.
  • Kastelo "Malpica":
Ekzistas malmultaj restaĵoj de la kastelo de la urbo, kiuj estas reduktitaj al masonaĵmuro en la okcidenta parto de la urbo, kiu estas nuntempe parto de la subtenaj strukturoj de la eklezio. Ĉi tiu muro estas farita per longaj remburitaj ĉizitaj ŝtonoj. [8] [9]
La kastelo estis konstruita inter la 13-a kaj 15-a jarcentoj, eble pro la konfliktoj inter Aragono kaj najbara Navaro. [10]
  • Portalo de la muregoj:
Ĝi situas apud la urboplaco kaj estas la plej signifa peco de murego, kiu formas la enirportalon al la interno de la urbo. Ĝi ne prezentas arkon, eble ĝi estis perdita. Ĉe siaj flankoj ĝi konservas du kaŝpasejojn, unu transformitan en modernan vanon. [11]
  • "Fuente del Diablo" (Fontano de la Diablo):
Situanta ĉe la bordo de la rivero Arba, ĉe la piedo de la urbo, ĝi estas moderna konstruo, supre de la malnovaj municipaj lavejoj.
La fontano havas plurajn tubojn, la plej grandan parton de ili sen akvo, sub grundnivelo kaj estas alirita malsuprenirante ŝtuparon fositan en la grundo. Ĝi kutime neniam sekiĝas, la akvotemperaturo estas tre malvarma somere, dum vintre ĝi ŝajnas iom varmeta.
Ĝuste apud la fontano troviĝis murapogiloj de rezervujo el romia tempo, kiu transportis akvon al la romia urbo "Los Bañales", konstruita sur malnova antaŭromia setlejo.
  • La vilaĝo "Malpica de Arba":
Temas pri tipa aragona ŝtona urbo, ĉirkaŭ centra alto, kie troviĝas la paroĥa preĝejo, kaj ŝajnas, ke ĝi havis ian malnovan defendan konstruon. Ĝiaj stratoj estas protektitaj kontraŭ la malvarma norda vento kaj estas komfortaj vintre, kaj en somero ĝia orientiĝo permesas al vi profiti la ombron.
Estas domoj blazonitaj, pro la ekzisto en Malpica de pluraj familioj kun privilegioj, konsistigante la malgrandan aragonan kamparan nobelaron, sed bedaŭrinde aliaj malaperis,
  • Ĝia ĉirkaŭaĵo:
Ekster la urba areo, ekzistis diversaj muelejoj kaj kortoj, la plej granda parto de ili reduktita al ruinoj, kvankam kelkaj el ili pluvivas.
Hodiaŭ restas malmultaj putoj, ĉar la tero estas ade pli arida, sed kelkaj konserviĝas, pro la riĉa akvoprovizado de la loko.

Estas menciinde[redakti | redakti fonton]

Inter la kristnaskaj tradicioj menciindas tiu de la tiel nomata "vino cavo", kiu konsistas el kuirado de diversaj spicoj kaj fruktoj en vino.

Necesas elstarigi la bonan integriĝon de la domoj en la medio, pro la uzo de ŝtono ĉerpita el la loko mem kiel konstruŝtono.

Festoj[redakti | redakti fonton]

  • "Santa Ana" (Sankta Anna): [12]
La 26-an de julio. La festoj okazas dum la semajnfino responda al la festo de Santa Ana, al kiu la menciita ermitejo estas konsekrita.
  • Pilgrimado al ermitejo "Los Bañales": [13]
La festado de la pilgrimado al "Los Bañales" estas tradicia, kaj pluraj proksimaj urboj partoprenas en malsamaj datoj: Uncastullo, Alera, Layana kaj Malpica de Arba.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2023-02-03. Alirita 2023-02-03.
  3. [2]
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 [3]
  5. [4]
  6. [5]
  7. [6]
  8. [7]
  9. [8]
  10. [9]
  11. [10]
  12. [11]
  13. [12]
  14. [13]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Promenaj vojetoj ekde Malpica de Arba. [14]
  • Legendo pri "La vojo de la Diablo". [15]