Malprofundradikanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
de vento faligita piceo: malprofundradikantoj estas endanĝerigitaj, se ili estas plantitaj en monokulturo

Malprofundradikanto estas arboj kaj aliaj plantoj kun radikoj, kiu etendiĝas telerforme en la supra grunda tavolo.

Al ili apartenas multaj piceo-specioj, la Banks-pino ofte ankaŭ la Menzies-pseŭdocugo, la eŭropa karpeno kaj la salikoj. Ofte altaj arboj kun malprofundaj radikoj ne staras firme dum granda ŝtormo.

La malo de la malprofundradikantoj estas la plantoj kun pivotradikoj. Kadre de la natura arbaristiko ambaŭ arbotipoj estas plantitaj kune kiel miksarbaro. Tial oni evitas grandarean faligadon de arboj dum ŝtormo. (domino-efekto).