Malvarma Neptuno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malvarma Neptuno estas tipo de planedo kies maso estas inter 10 Termasoj (Super-Tero) kaj malpli ol la maso de Saturno. La malvarmaj neptunoj devas lokiĝi ekster la frostiga linio de sia stelo, kie la temperaturoj estas multe pli malgrandaj kaj ebligas ke la hidrogenaj kombinaĵoj, kiel akvo, amoniakometano kondensiĝu al solidaj glaciaj eroj.

Je 2010 la nuraj malvarmaj Neptunoj konataj estas Urano kaj Neptuno en nia Sunsistemo, kaj la ekstersunsistemaj planedoj OGLE-2005-BLG-169Lb kaj OGLE-2007-BLG-368Lb. Ambaŭ estis detektitaj per gravita lensado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]