Mamudzo

| Mamudzo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| komunumo en Francio (2011–) | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Regiono | |||||
| INSEE kodo | 97611 [+] | ||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 71 437 (2018) [+] | ||||
| Loĝdenso | 1 689 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 12° 47′ S, 45° 14′ O (mapo)-12.78138888888945.231666666667Koordinatoj: 12° 47′ S, 45° 14′ O (mapo) [+] | ||||
| Alto | 23 m [+] | ||||
| Areo | 42,3 km² (4 230 ha) [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Mamudzo, origine en la franca skribata Mamoudzou [mamudzu], estas komunumo, ĉefurbo kaj haveno en la transmara departemento kaj regiono Majoto, en la Hinda oceano. Laŭ la stato de 2018 en la komunumo vivis 71 437 loĝantoj sur areo de 42,3 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 689 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Dembeni, Koungou, Ouangani, Tsingoni, Dzaoudzi kaj Pamandzi. Ĉiuj tiuj komunumoj kaj ankaŭ Mamudzo situas sur la insulo Maore, la pli granda el la du loĝataj insuloj de Majoto. Kiel la tuta departemento, la komunumo ekde la komenco de 2014 apartenas al la Eŭropa Unio, sed ne al la tielnomata ŝengena zono.

Historio
[redakti | redakti fonton]La komunumo estis evoluigita en la 1860-aj jaroj por helpi la administradon de la tiama "ĉefurbo" Dzaoudzi. Pli frue estis tie vilaĝoj jam el la 14-a jarcento. Dum la franca regado oni apude kultivis sukerkanon. Mamudzo prenis statuson de fakta ĉefurbo en 1977 de Dzaoudzi.




