Maní (komunumo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Maní
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Yucatán
Poŝtkodo 97850, 97851
Kodo laŭ INEGI 31 047
Demografio
Loĝantaro 4 867
Loĝdenso 44 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 23′ N, 89° 22′ U (mapo)20.383333333333-89.366666666667Koordinatoj: 20° 23′ N, 89° 22′ U (mapo) [+]
Alto 26 m
Areo 85,6 km² (8 560 ha)
Horzono UTC -6
Maní (Jukatanio)
Maní (Jukatanio)
DEC
Maní
Maní
Situo de Maní
Maní (Meksiko)
Maní (Meksiko)
DEC
Maní
Maní
Situo de Maní

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maní Municipality [+]
vdr

Maní estas unu el la 106 komunumoj de la meksika subŝtato Yucatán, kiu estas unu el la tri meksikaj subŝtatoj sur la duoninsulo Jukatano. La ĉefurbo de la komunumo estas la samnoma Maní. La komunumo apartenas al la regiono 8 (Sur Poniente). Ĝi estas en la sudokcidenta parto de Yucatán kaj havas limojn kun Campeche kaj al la regionoj 5, 6, 7 kaj 9. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 31047.

La situo de la regiono 8 en Yucatán

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 4867 loĝantojn. El tiuj estis 2365 viroj kaj 2502 virinoj. La komunumo havas surfacon de 85,6 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 26 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 73 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 26,1 °C. Ĝenerale la klimato estas varma kaj duonhumeda. La pluva sezono ĝenerale komencas fine de majo kaj ĝi daŭras ĝis oktobro. Plej malvarmaj monatoj estas januaro kaj decembro kaj plej varmaj monatoj estas julio kaj aŭgusto.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 2882 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 2127 scipovis legi kaj skribi kaj 748 personoj estis analfabetoj. Do 25,95% de la personoj pli aĝaj ol 15 en la komunumo estis analfabetoj.

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 4664 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 3749 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 80,4% de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon. La ĉefa indiĝena lingvo en Yucatán estas la jukatana majaa lingvo, ankaŭ nomita Majatano.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]