Lunĉujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Manĝujo)
Lunĉujo kaj varmbotelo poseditaj de Harry S. Truman.

Lunĉujomanĝoskatolo estas termino uzita por stoki manĝaĵon kaj por porti ĝin ekstere. La koncepto de manĝujo ekzistis dumlonge, sed nur kiam personoj ekuzis metalajn tabakujojn por porti manĝaĵojn (ĉefe al laborejo aŭ lernejo) komence de la 20a jarcento, sekve de la uzado de litografiitaj bildoj sur metalo, tiuj manĝoskatoloj iĝis marko de la juneco, kaj komercebla produkto. Poste plasto anstataŭigis metalon kiel ĉefa konstrumaterialo.

Eblas nuancoj, ĉar lunĉujo enhavas malabundan manĝon por lunĉo, tio estas por rapida tagmanĝo ĉe laborejo, dum manĝoskatolo povas enhavi manĝon por lunĉo aŭ ankaŭ pli abundan aŭ malabundan por aliaj celoj.