Mancera de Abajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mancera de Abajo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37315
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 203  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 50′ N, 5° 12′ U (mapo)40.84-5.1983333333333Koordinatoj: 40° 50′ N, 5° 12′ U (mapo) [+]
Alto 890 m [+]
Areo 23,47 km² (2 347 ha) [+]
Mancera de Abajo (Provinco Salamanko)
Mancera de Abajo (Provinco Salamanko)
DEC
Mancera de Abajo
Mancera de Abajo
Situo de Mancera de Abajo
Mancera de Abajo (Hispanio)
Mancera de Abajo (Hispanio)
DEC
Mancera de Abajo
Mancera de Abajo
Situo de Mancera de Abajo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mancera de Abajo [+]
vdr

Mancera de Abajo estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Peñaranda de Bracamonte en la nordoriento de la provinco kaj al la Municiparo Peñaranda. Mancera de Abajo estas komprenebla kiel Plugiltenilo de Malsupro.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 23,47 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 231 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 53 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis komence de la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]