Mandato de Suda Pacifiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sidejo de la Mandato de Suda Pacifiko.

La Mandato de Suda PacifikoMandato de la Insuloj de la Suda Maro (南洋諸島 Nan'yō-shotō?) konsistis en grupo de insuloj en Mikronezio kaj administraciita de la Japana Imperio kiel Mandato de la Ligo de Nacioj, inter la jaroj 1914 kaj 1947. Tiu teritorio enhavis la aktualaj landoj Marŝala Insularo, Federacio de Mikronezio, Palaŭo kaj la Komunumo de Nord-Marianoj, sub usona kontrolo.

Tiu teritorio formis parton de Germana Novgvineo, kolonio de la Germana Imperio establita en granda parto de Oceanio fine de la 19-a jarcento. Je la komenco de la Unua Mondmilito en 1914, la Germana Imperio formis parton de la Centraj Potencoj, dum la Japana Imperio unuiĝis al la Aliancanoj kaj deklaris militon al Germanio la 23an de oktobro samjare.

La Japana Imperio klopodis elstariĝi kiel potenco en Orienta Azio kaj ekhavi povon kiel potencoj de Okcidento. Ĝi profitis, ke Germanio estis interesata en la Eŭropa Fronto por fari konkeron de ties kolonioj en Ĉinio. Poste okazis la konkero de Germana Novgvineo en 1914. Tie, la okupacio de la kolonio fare de Japanio, Usono, Aŭstralio kaj Nov-Zelando okazis sen rezistado fare de germanoj.