Saltu al enhavo

Manifestacioj en Ĉinio en 2011

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ĉinaj manifestacioj en 2011 (ĉine: 茉莉花革命, pinjine: Mòlìhuā Gémìng) estas serio de kontraŭregistaraj manifestacioj ekde la 20a de februaro 2011 en kelkaj urboj de Ĉinio. La manifestacioj estis inspiritaj de la protestoj en la arabaj landoj, ĉefe la jasmena revolucio en Tunizio. La protestantoj plendis kontraŭ korupto kaj cenzuro kaj petis pli bonajn kondiĉojn por la plej malriĉa loĝantaro.

La popolo estis alvokita per interreto por manifestacii dum la dimanĉo, la 20-an de februaro 2011 en Pekino kaj Ŝanhajo, same kiel en dek unu aliaj urboj de la lando. Sur la interreto, la alvokoj al manifestacioj instigis la registaron forcenzuri la vorton "jasmeno". La registaro ankaŭ cenzuris la interreton kaj ĉian telefonan komunikon.