Manku Kapak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manku Kapak
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1199 (1199-11-30)
en Paruro Province
Morto 30-an de novembro 1229 (1229-11-30) (30-jaraĝa)
en Kusko
Ŝtataneco Inkaa imperio vd
Familio
Edz(in)o Mama Ocllo vd
Infanoj Sinĉi Ruka vd
Profesio
Okupo monarkoreganto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Manku Kapak (keĉue Manku Qhapaq, hispane Manco Cápac) estis laŭlegende la unua reĝo (Sinĉi) de la Inkaa imperio en Peruo, ĉirkaŭ la dekdua jarcento. Li estis filo de la sundio Inti, kiu kreis lin el ŝaŭmo de la lago Titikako. Poste Inti sendis lin kune kun lia fratino Mama Ocllo surteren por plibonigi la mondon. Inti donis al ili oran bastonon (Tupayawri), kiu devis enteriĝi je fekundeca loko kie ili fondu urbon. Ili atingis teron sur la suninsulo en lago Titikako kaj post iom da serĉado la bastono malaperis en la grundon. Tie ili fondis la urbon Qusqu (Kusko) kaj la inkaan imperion. Poste Manko Kapak instruis agrikulturon al la loĝantoj.

Manko Kapak

La miton oni trovas inter aliaj en la komentoj pri la inkaa imperio de la peru-hispana kronikisto Inkao Garcilaso de la Vega (1539-1616).

Tiu mito estas unu el pluraj kreadomitoj de la inkaoj kaj samtempe la plej juna, kiu gajnis specifan influon dum la 15-a jarcento. Erojn de tiu mito (Fondado de la urbo Qusqu per ora bastono) oni ankoraŭ nun rakontas en suda Peruo kiel parto de la Inkarrí-mito.

Laŭ la mito Manko Kapak estis patro de la dua inkao Sinĉi Ruka.

Li regis la reĝlandon de Kusko dum kelkaj kvardek jaroj, kaj mortis ĉirkaŭ 1107.