Manuel Belgrano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuel Belgrano

Manuel BELGRANO (naskiĝis en Bonaero la 3-an de junio de 1770, mortis la 20-an de junio de 1820) estis intelekta, advokato, politikisto kaj argentina militisto, luktanto de la Milito de la Argentina Sendependeco kaj kreinto de la argentina flago.

Biografio

Manuel José Joaquín del Sagrado Corazón de Jesús Belgrano estis kreolo de itala origino pro sia patro. La patro, origina el Ligurujo, unue havis la familian nomon Peri –kui poste hispanlingviĝis kiel Pérez–, kvankam poste havis la familian nomon Belgrano, laŭ la tradicio ĉar produktis bonegan tritikon. Lia patrino, María Josefa González Casero, naskiĝis en la urbo Santiago del Estero.