Maršovice (germane Marschowitz) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Jezeřany-Maršovice. Ĝi kreas la nordokcidentan parton de la municipo kaj samtempe unu el ĝiaj du bazaj setlejunuoj. Estas ĉi tie registritaj 112 adresoj. Daŭre ĉi tie vivas 315 loĝantoj.
Maršovice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 4,54 km2.
Unuafoje Maršovice estas menciata en la jaro 1356, kiam la vilaĝon, komune kun kelke da plua, lasis Mareš ze Cvrčovic kaj Hereš z Kounic enskribi en landajn tabulojn. Je dek du jaroj pli poste Maršovice revenis en posedaĵon de monaĥejon en Dolní Kounice, kie ĝi restis ĝis ties pereo en la dua kvarono de la 16-a jarcento.
En la jaro 1960 Maršovice estis kunigita kun la najbara vilaĝo Jezeřany en unu municipon Jezeřany-Maršovice.