Marakajbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de Marakajbo

Marakajbo (hispanlingve Maracaibo) estas milionurbo, universitata urbo kaj ĉefurbo de la subŝtato Zulia en Venezuelo kaj la dua plej granda urbo de la lando. Ĝi havas ĉ. 3,95 milionojn da loĝantoj, kaj estas la centro de la plej grava ekonomia regiono.

Flago de municipo Marakajbo
Flago de Marakajbo
Mapo pri pli signifaj urboj de Venezuelo (Marakajbo troviĝas en la nordokcidenta landoparto)
La urbo M. ĉe la lago M. en Zulia
Marakajbo

Loknomo

La loknomo Maracaibo ŝajnas deveni el Maraca (serpento) + Iwo (loko) en la indiĝena arawaka lingvo. Aliaj diras ke ĝi povas deveni el Maracay (Akrobata tigro-kato) + Bo (piedo) en la indiĝena lingvo rilata al Tupi-Guarani.

Geografio

Marakajbo troviĝas sur ebenaĵo en la nordokcidenta parto de la lando laŭ marbordo en golfo. Ĝi lokiĝas ĉe koordinatoj 10° 34′ N 71° 44′ U / 10.567 °N, 71.733 °U / 10.567; -71.733 (mapo)Koordinatoj: 10° 34′ N 71° 44′ U / 10.567 °N, 71.733 °U / 10.567; -71.733 (mapo).

Historio

Marakajbo estis fondita en la jaro 1529 fare de germano Ambrosio Alfinger, ĉe la okcidenta bordo de la samnoma lago. En 1699 Henry Morgan atakis Marakajbon. La urbo estas grava naftoproduktanto ekde 1914.

Trafiko

Marakajbo havas internacian flughavenon kaj gravan havenon. En la urbo metroo, aŭtobusoj kaj etaŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. En 1962 ponto konstruiĝis 8.7 kilometrojn longa.

Klimato

En Marakajbo la temperaturo estas konstante ĉirkaŭ 30 °C, sed rekorde oni mezuris 41 kaj 18 °C-ojn.

Ĝemelurboj

Eksteraj ligiloj

greke http://maracaibo-zulia.gov.ve/portal-alcaldias greke http://www.panodi.com greke http://earth-info.nga.mil/gns/html/cntry_files.html greke Maracaibo en Internet (Marakajbo per Interreto) (hispane)