Saltu al enhavo

Mararía (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mararía
filmo
Originala titolo Mararía
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 30 okt. 1998
Ĝenro filma dramo
Kameraado Juan Ruiz Anchía
Reĝisoro(j) Antonio Betancor
Produktisto(j) Andrés Santana
Scenaro Antonio Betancor • Carlos Álvarez-Nóvoa
Loko de rakonto Kanarioj
Muziko de Pedro Guerra
Rolantoj Carmelo Gómez • Iain Glen • Goya Toledo • José Manuel Cervino • Mirtha Ibarra • Manuel Manquiña
IMDb
vdr

Mararía estas hispana drama filmo reĝisorita de Antonio Betancor kaj premierita en 1998. Stelulas la lanzarota aktorino Goya Toledo en la rolo de Mararía kaj elstaras muziko de la populara tenerifa kantoverkisto kaj kantisto Pedro Guerra.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Fermín (Carmelo Gómez) estas eŭska kuracisto kiu venas al la insulo Lanzarote. Li ekkonas belulinon nome Mararía (Goya Toledo), al kiu li enamiĝas silente. Iam aperas bela anglo nomita Beltrahn (Iain Glen), al kiu enamiĝas Mararía, kio rezultas en kolero de Fermín, kiu kondukas la amantojn al katastrofo, kaj sin mem al propra detruo kaj al konverto en alitipa persono, kapabla murdi pro amo.

La filmo estas bazita sur la samnoma romano de Rafael Arozarena, kies titolo starigas rilaton inter Mara, diino de la pasio, kaj María, la protagonistino, dezirata de ĉiuj lokaj viroj, kiun finfine purigas ŝian belecon pere de brulo, same kiel la diino; ŝi jam estis laco ke ĉiuj amas ŝin pro sia fizika aspekto kaj ne pro tio kio ŝi estas reale.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Carmelo Gómez ... Fermín
  • Iain Glen ... Bertrand
  • Ulises Hernández ... D. Antonio
  • Goya Toledo ... Mararía
  • Mirtha Ibarra ... Herminia
  • José Manuel Cervino ... Marcial
  • Manuel Manquiña ... Geito

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mararía (película) en la hispana Vikipedio.