José Manuel Cervino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
José Manuel Cervino
Persona informo
Naskiĝo 29-an de oktobro 1940 (1940-10-29) (83-jaraĝa)
en Arona
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo aktoro vd
Laborkampo aktorado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

José Manuel CERVINO (Arona, Santa Cruz de Tenerife; 29a de oktobro 1940) estas hispana aktoro, ricevinto de Premio Goya al plej bona duaranga aktoro pro Las 13 rosas en 2007.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Li studis en La Laguna, en kiu li forlasis studojn de juro por dediĉi sin al aktorado. Poste li translokiĝis al Madrido, kie li partoprenis en teatraĵoj kaj kelkaj duarangaj kinludoj en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. Estante maldekstrulo, li specialiĝis en roloj de dekstrulaj maliculoj, ĉiam kun la reĝisoro Eloy de la Iglesia, kun kiu li aperis en kvin filmoj, elstare ĉe El sacerdote, Navajeros, La mujer del ministro kaj El pico, kiuj ĝenerale temas pri marĝenuloj, junaj deliktuloj, drogoj kaj similaj aferoj, kaj iĝis veraj sukcesoj.

Poste li definitive famiĝis en la 1980-aj jaroj kiam Cervino intervenis en kelkaj filmoj kiuj iĝis veraj mejloŝtonoj de la hispana kino kiel El crimen de Cuenca (1980), de Pilar Miró, la filmo de José Luis Garci, nome El crack (1981), en kiu Alfredo Landa disiĝis el "landismo", kaj kiel protagonisto en la filmo de Manolo Matji nome La guerra de los locos (1987). Li tiam firmiĝis en kinkariero kaj estis nomumita al premioj Goya, sed perdis fare de Landa pro lia rolo en El bosque animado.

Dum la du sekvaj jardekoj li ludis duarangajn rolojn en filmoj kiel Hermana, pero ¿qué has hecho? (1995), de Pedro Masó, Mararía (1998), de Antonio Betancor, Los abajo firmantes (2003), de Joaquín Oristrell, Frío sol de invierno (2004), de Pablo Malo, La caja (2006), de Juan Carlos Falcón kaj la lasta filmo de Mario Camus, nome El prado de las estrellas, kun Álvaro de Luna, premierita en 2007.

Samjare Emilio Martínez Lázaro dungis lin por la filmo Las 13 rosas, bazita sur romano de Jesús Ferrero kiu rakontas la historion de dek tri socialistaj junulinoj, arestitaj kaj mortpafitaj tuj post la Hispana Enlanda Milito. Pro sia rolo kiel Jacinto, civilgvardio, kiu nevole transdonas sian filinon al tiuj kiuj estos ŝiaj ekzekutistoj.[1]

En televido li laboris por reĝisoroj kiel Miguel Narros, Josefina Molina kaj Pedro Masó. El malgrandaj partoprenoj en Curro Jiménez, Estudio 1 kaj La huella del crimen, li venis ĝis la populareco kiu alvenis ekde 1989 kun Masó kaj Brigada Central, laŭ scenaroj de la novelisto Juan Madridn en kiu li laboris kun Imanol Arias. Elstaris ankaŭ kunlaboraĵoj en serioj kiel Aquí no hay quien viva kaj Cuéntame cómo pasó. Liaj lastaj partoprenoj estis en 2008 tiuj de la serio Cazadores de hombres.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo José Manuel Cervino en la hispana Vikipedio.