Eloy de la Iglesia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eloy de la Iglesia
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1944 (1944-01-01)
en Zarautz
Morto 23-an de marto 2006 (2006-03-23) (62-jaraĝa)
en Madrido
Tombo Zarautz
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo scenaristofilmreĝisoro
vdr

Eloy Germán de la Iglesia Diéguez, plej ofte konata kiel Eloy de la IGLESIA (Zarautz, Provinco Gipusko, 1-a de januaro 1944 - Madrido, 23-a de marto 2006), estis hispana kin-scenaristo kaj reĝisoro.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Lia reĝisora kariero startis meze de la 1960-aj jaroj kaj daŭris ĝis 2003. Kiel membro de la Komunista Partio de Hispanio dum la Frankisma diktaturo, ege kverelis kontraŭ la kincenzuro kaj pro sia maldekstra tendenco kaj pro sia malferma samseksemo. Liaj kinverkoj, de naturalisma kaj rekta stilo, montras sociajn realaĵojn kaj malkomfortigajn temojn, pro kio oni similigis liajn filmojn al tiuj de Pier Paolo Pasolini, Rainer Werner Fassbinder kaj Pedro Almodóvar.

Liaj plej konataj filmoj, kiel El pico (1983), Navajeros (1980) kaj La estanquera de Vallecas (1987), premieris en la 1980-aj jaroj kaj portretis la marĝenulojn kaj la etoson de la drogoj en la hispanaj urboj en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj.​ Sed li sukcesis ankaŭ en la 1970-aj jaroj per alitipaj filmoj kiel El techo de cristal (1971), La semana del asesino (1972), La criatura (1977) kaj El diputado (1978).

Dum sia kariero li faris 22 filmojn kiuj temas pri samseksemo (La semana del asesino, Los placeres ocultos kaj El diputado), montris neglatajn familiajn rilatojn (Algo amargo en la boca kaj La otra alcoba), aliron al sciencfikcio (Una gota de sangre para morir amando) kaj eĉ melodramojn (Cuadrilátero kaj Nadie oyó gritar). Li ankaŭ faris literaturajn adaptaĵojn (Otra vuelta de tuerca, Calígula kaj Los novios búlgaros).​

Filmoj (reĝisoro aŭ scenaristo)[redakti | redakti fonton]

  • Fantasía... 3 1966
  • Algo amargo en la boca 1969
  • Cuadrilátero 1970
  • El techo de cristal 1971
  • La semana del asesino 1972
  • Nadie oyó gritar 1973
  • Una gota de sangre para morir amando 1973
  • Juego de amor prohibido 1975
  • La otra alcoba 1976
  • Los placeres ocultos 1977
  • La criatura 1977
  • El diputado 1978
  • El sacerdote 1979
  • Miedo a salir de noche 1980
  • Navajeros 1980
  • La mujer del ministro 1981
  • Colegas 1982
  • El pico 1983
  • El pico 2 1984
  • Otra vuelta de tuerca 1985
  • La estanquera de Vallecas 1987
  • Calígula (TV) 2001
  • Los novios búlgaros 2003


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Eloy de la Iglesia en la hispana Vikipedio.