Marbirdumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flamborough Head estas bona loko por rigardado

Marbirdumo estas speco de birdumo kie partoprenantoj observas marbirdojn de starpunkto sur (aŭ ĉe) la kontinento.[1] Ili povas fari ĉi tion de loko marborda, kutime ĉe klifo, rigardante al la maro, aŭ de ŝipo.

Marbirdumo estas ofte farata dum sezonoj de birdomigrado, kaj precipe kiam veterkondiĉoj estas taŭgaj. Sukcesa observado tre dependas de la vetero. Kiam la vetero estas bona, sen pluvo, neĝo aux forta vento , birdoj ofte restas sur la maro distance de la bordo, kaj ŝipaj vojaĝoj estas tiam pli efika maniero observi ilin; se la vento blovas direkte al la bordo, kombine kun pluvo, birdoj povas esti devigitaj migri proksime al la marbordo, kio faciligas ilian observadon.

Grupoj de birdoj por kiuj marbirdumo estas efika observa metodo inkluzivas petrelojn, ŝternojn kaj sterkorariedojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]