Saltu al enhavo

Marc Guéhi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marc Guéhi
Persona informo
Naskonomo Addji Keaninkin Marc-Israel Guéhi
Naskiĝo 13-an de julio 2000 (2000-07-13) (24-jaraĝa)
en Abiĝano, Ebur-Bordo, ekde 2001 vivanta en Lewisham, Londono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto en la
vdr

Marc Guéhi aŭ je plena nomo Addji Keaninkin Marc-Israel Guéhi, naskiĝis la  13-an de julio 2000(nun 2000-07-13) en Abiĝano, Ebur-Bordo, do nun 24-jara - estas angla profesia futbalisto. Post jaro li kun la familio translokiĝis el Lewisham, Londono, kaj tie atendis infanĝardenon, lernejojn kaj la futbalan edukon. Ekde la jaro 2022 li estas membro de la vira angla nacia teamo de futbalo. Li interalie partoprenis en la tre sukcesa teamo de la Futbala Mondpokalo de sub-17-jaruloj 2017 kaj kun la plena nacia teamo la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2024 en Germanio - en ĉiuj matĉoj de 2024 li rekoneblis per la ĉemiza numero "6". Krome li ekde la jaro 2021 konkuras en la unua vira teamo de la futbala klubo Crystal Palace en la urbodistrikto Croydon de Granda Londono.

jen maldekstre, kun ŝorto "6", en 2021 reprezente de la klubo Crystal Palace