Marcipano de Toledo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marcipano de Toledo

La Marcipano de Toledo estas variaĵo de marcipano, kiu ricevis la kategorion de Indicación Geográfica Protegida (IGP), nome origina kontrolmarko, en 2002. La protektita geografia areo de produktado de tiu marcipano estas la provinco de Toledo (Hispanio).

La Regula Konsilantaro de la IGP determinas ke estas akcepteblaj en ĝi la marcipanoj produktitaj en ĉiuj municipoj de la provinco de Toledo, kun enhavo de almenaŭ 50% de migdaloj kaj naturaj sukeroj.

Ili vendiĝas en la tuta Hispanio antaŭ kaj dum la festoj de Kristnasko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]